La aliĝilo lanĉita

La aliĝilo por la 72-a Internacia Junulara Kongreso jam funkcias! Vi povas trovi ĝin en la ĉefa menuo de la retejo (Aliĝilo). Antaŭ ol vi aliĝos, nepre kontrolu la kotiztabelon kaj legu la regularon de la kongreso.

Ĉi-jare ni proponas tre favorajn kongreskotizojn, kiuj inkluzivas loĝadon: la kotizoj komenciĝas ekde 99 eŭroj! La plej favora aliĝperiodo finiĝos la 29-an de februaro 2016. Por validigi la aliĝon necesas antaŭpagi almenaŭ 30 eŭrojn de la kotizo.

Esperanto

Nova retpaĝo de 72-a IJK

Bonvenon al nova retpaĝo de Internacia Junulara Kongreso en 2016! Nuntempe vi trovos ĉi tie bazajn informojn pri Internacia Junulara Kongreso en 2016. Paŝo post paŝo ni aktualigos la retpaĝon kaj aldonos pliajn informojn.

Esperanto